Þórbergur Þórðarson, verkisto kaj esperantisto 1889 - 1974
Baldur Ragnarsson skrifar:
La 4an de aprilo 1950, meztage post tagmangho en la komuna manghsalono de la gimnazio en Akureyri, mi eniris mian chambron por kolekti iujn librojn por la posttagmezaj leci onoj. Tiam eksonis kontrau min por la unua fojo la belsonaj vorto j de lingvo, kiun mi es
tis fervore studinta dum la antaua somero. Ivo Lapenna estis ad iauanta la islandan popolon pere de la Shtata radio. Mi kunchambrano, pos edanto de la radio-aparato, vokis kontrau min, kie mi staris transformita kvazau la edzino de Lot: "Auskultu, tion nur vi devas kompreni , vi fantaziulo!" Tia estis mia unua sperto pri parolata Esperanto.